Teo de Lin`an
  2013-04-25 11:34:27  Li Lu

Lin`an, urbo de Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio, havas tekultivan histotrion de pli ol 2 000 jaroj.

La vilaĝo Dongkeng estas la ĉefproduktejo de loka fama teo Yunwu. En la jaro 1989 nederlandaj specialistoj pri organikaj manĝaĵoj surloke esploris la tekultivan medion de Dongkeng. Ekzameninte tefoliojn, grundon, akvon kaj aeron, ili rimarkis, ke multaj indicoj konformas al la normoj de organika manĝaĵo. En la sekvanta jaro la vilaĝo eksportis 10 tunojn da organika teo al Nederlando. Dongkeng fariĝis la naskiĝloko de organika teo en Ĉinio.

1 2 3 4 5 6