Teo kaj Manĝaĵoj
  2013-05-09 09:37:57  Li Lu

Laŭ la esploro de fakuloj, iuj elementoj de teo nesolveblas en varma akvo, sed ili salubras al homoj. Sekve, nur per trinko de teo, oni ne povas sorbi ĉiujn elementojn de teo. Por tio oni elpensis kelkajn rimedojn.

Preni tefoliojn en pladon aŭ en spicaĵon estas praktikeble. Per tia maniero oni povas prepari bongustajn pladojn distingajn, kiuj ne nur kontentigas la palaton tre ŝanĝeman, sed ankaŭ riĉigas nutraĵojn. Tra tia procedo la nutra valoro de tefolioj pligrandiĝas.

1 2 3 4 5