Eksporto de Ĉinio kreskis per 14,7% en aprilo
  2013-05-08 17:56:30  Yu Rongkang

La 8an de majo la Ĝenerala Administracio de Dogano publikigis donitaĵojn. Aprile la totala valoro de importo kaj eksporto de Ĉinio kalkuliĝis al 355,96 miliardoj da usonaj dolaroj, je 15,7% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro. La eksporto kaj importo kreskis respektive per 14,7% kaj 16,8%.