Konsumantara prezindico de Ĉinio kreskis per 2,4% en aprilo
  2013-05-09 16:29:57  Yu Rongkang

Laŭ freŝaj donitaĵoj, en aprilo de la kuranta jaro la konsumantara prezindico de Ĉinio kreskis per 2,4% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro, kaj la kresko estis je 0,3 procentpunkto pli ol tiu en marto. Aprile la manĝaĵa prezo kreskis per 4%. Legomoj prezaltiĝis je 5,9%, kaj tio donis preskaŭ 0,2 procentpunkton da influo al la kresko de la konsumantara prezindico.