Fiŝisto de Taiwan mortis pro pafatako de filipina militŝipo
  2013-05-10 17:23:49  Li Lu

La 9an de majo iu fiŝŝipo de Taiwan suferis pafatakon de filipina militŝipo, unu ŝipano mortis kaj la ŝipo perdis energion. Post la evento, la du bordoj de Taiwan-Markolo faris kondamnon pri tio, sed Filipino esprimis, ke ĝi ne ricevis rilatajn raportojn.

La 9an de majo, Cai Riyao, vicestro de programo de fisado de agrikultura komitato de Taiwan, konfirmis, ke je la 10a horo tiutage, fiŝŝipo "Guang Daxing No.28" suferis atakon de filipina militŝipo ĉe 180 marmejlo sudoriente de la gubernio Pindong, unu ŝipano mortis kaj la ŝipo perdis energion. Laǔ raporto de mediatoj de Taiwan, ke la filipina militŝipo kontinue ĉasadis kaj mitralis la fiŝŝipon post la morto de la ŝipano. La ŝipo sinliberigis de la pafado post unu horo, sed la instalaĵoj de la ŝipo estis serioze detruitaj. Cai Riyao esprimis, ke ricevinte vokon de la fiŝŝipo per radio, alia ŝipo jam venis por doni helpon. Ili revenos al Taiwan en la 10-a tago laŭplane.

Vespere de la 9a de majo, Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte atentas kak forte kondamnas la sovaĝan atakon. Ĉinio postulis al Filipino tuj fari enketon kaj doni klarigon pri tio.

Sed filipinaj surmaraj leĝplenumaj departementoj diris, ke ili ne ricevis rilatajn raportojn pri la atako.