Li Keqiang emfazis firmigon de partnereco kun Hindio
  2013-05-20 17:36:52  Xu Yunying

La 20-an de majo en Nov-Delhio ĉina ĉefministro Li Keqiang traktadis kun la hindia samrangulo Manmohan Singh. Li Keqiang emfazis, ke la du landoj devas puŝi la kunlaboron por atingi la novan progreson kaj plifortigi la partnerecon de strategia kunlaboro, frontan al paco kaj reprospero.

La du flankoj konsentis disvolvi kunlaboron en la kampoj de industria parko kaj infrastrukturo, kaj kune proponis konstrui ekonomian koridoron de Ĉinio, Hindio, Birmo kaj Bangladeŝo, por akceli striktan kunligon de la du grandaj merkatoj de Ĉinio kaj Hindio.