Li Keqiang vizitas Pakistanon
  2013-05-22 17:18:19  Xu Yunying

Matene de la 22-a de majo laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Islamabadon kaj komecis oficialan viziton en Pakistano. Pakistana prezidento Asif Ali Zardari kaj ĉefministro Mir Hazar Khan Khoso kune atendis ĉinan ĉefministron Li Kiqiang kaj lian sekvantaron kaj aranĝis solenan ceremonion.

Laŭ informo de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, dum la vizito Li Keqiang intertraktos kun Asif Ali Zardari kaj Mir Hazar Khan Khoso, renkontiĝos kun gvidantoj de pakistana parlamento, partioj kaj armeo, prelegos pri la dulandaj rilatoj, kunsidos kun amikoj kaj kontaktiĝos kun personoj el diversaj rondoj de la lando.