Li Keqiang intervidiĝis kun Pranab Mukherjee
  2013-05-22 17:12:11  Li Lu

La 21an de majo en Nov-Delhio ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun barata prezidento Pranab Mukherjee. Li unue transdonis saluton kaj bondezirojn de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping al Pranab Mukherjee.

Li Keqiang esprimis, ke Ĉinio kaj Barato eatas strategia partnero kaj amikeca najbarolando. La grava frukto de la vizito estas, ke la dulandaj gvidantoj unuanime opiniis, ke necesas trakti la ĉina-baratajn rilatojn laŭ strategio kaj la ĝenerala situacio, plivastigi komunajn profitojn, antaǔenpuŝi ĉiuflankajn kunlaborojn, koherigi pli da komunaj konoj, venki reciprokajn diverĝojn, por ke la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj profitigu la du landojn kaj la du popolojn.

Pranab Mukherjee petis Li Keqiang transdoni sian saluton al prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Barato volas kune kun Ĉinio atenteme protekti la nunan situacion de la du landoj kaj altigi la barat-ĉinajn strategiajn partnerajn rilatojn al nova alteco.