Li Keqiang intervidiĝis kun pakistana prezidento
  2013-05-23 17:47:16  Xiong Shan

Tagmeze de la 22-a de majo laǔ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu ĵus atingis Islamabadon kaj komecis oficialan viziton en Pakistano, iris al pakistana prezidentejo kaj intervidiĝis kun pakistana prezidento Asif Ali Zardari.

Li Keqiang diris, ke post ĉefministriĝo li venas al Pakistano por kun Pakistano komenci novan periodon de la duflankaj rilatoj, fiksi novan orientadon de pragmata kunlaboro kaj antaǔenpuŝi la dulandan tradician amikecon al nova altnivelo.

Pakistana prezidento Asif Ali Zardari diris, ke Pakistano tre zorgas pri amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio, kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por antaǔenpuŝi la dulandajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn.