Li Keqiang komencis oficialan viziton en Svislando
  2013-05-24 17:31:05  Xiong Shan

Vespere de la 23-a de majo laǔ la loka tempo invitite de svisa prezidanto Ueli Maurer, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Zuriko kaj komencis sian oficialan viziton en Svislando.

Svisa vicprezidanto kaj ministro pri eksteraj aferoj Didier Burkhalter atendis ĉinan ĉefministron Li Keqiang en flughaveno. Li Keqiang faris skriban parolon, ke Svislando estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en la plej frua tempo, kaj estas grava ekonomia, teknologia kaj financa kunlabora partnero de Ĉinio en Eǔropo. Li Keqiang esprimis, ke post ĉefministriĝo li venis al Svislando por fortigi kontaktojn de la dulandaj altranguloj, antaǔenpuŝi reciprokprofitan kunlaboron, plibonigi interkomprenon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj kaj akceli longtempan stabilan disvolvon de la dulandaj amikaj rilatoj.