Xi Jinping intervidiĝis kun fiĝa ĉefministro
  2013-05-29 17:12:38  Xiong Shan

En la 29-a de majo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun fiĝa ĉefministro Josaia Uoreque Bainimarama. Xi Jinping emfazis, ke la pacifikaj insullandoj estas la gravaj konsistaj partoj de la azi-pacifika regiono. Ĉinio subtenas la pacifikajn insullandojn partopreni en internaciaj aferoj kaj fortigi sendependan disvolvan kapablon. Ĉinio volas fortigi interfluon kaj kunlaboron kun la insullandoj, inkluzive de Fiĝioj por kune akceli stabilecon kaj disvolvon de la azi-pacifika regiono.
1 2