(Kunqu-opero) Zhao Kuangyin eskortas hejmen fraǔlinon Jingniang
  2013-05-31 16:42:25  Ĝoja

Kunqu-opero havas pli ol 600-jaran historion, originis en la ĉina orienta urbo Suzhou. Ĝi kombinis en si literaturon, muzikon, dialogon, dancon, dramon, belarton, kungfuon, ŝminkadon kaj aliajn artajn elementojn. En ĝi oni povas trovi muzikon el Tang-dinastio(618-907), Song-dinastio(960-1279) kaj Yuan-dinastio(1271-1368), preskaǔ antaǔ 1 300 jaroj, ĝi ankaǔ multe influis aliajn ĉinajn operojn, inkluzive de la monde konata Pekina Opero. Tial en Ĉinio oni titolas Kunqu-operon "Prapatro de la ĉinaj teatroj". En la majo de la jaro 2001, Kunqu-opero estis enlistigita de UNESKO en la katalogon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

Ĉar necesas kelkaj tagoj por prezentado de repertuaro de Kunqu-opero, tial naskiĝis ekstraktoj el Kunqu-Opero, titolitaj "Zhezixi" en la ĉina lingvo.

1 2