Kosmoŝipo Shenzhou-10 lanĉiĝos en la meza tagdeko de junio
  2013-06-03 17:22:47  esperanto

La 31an de marto, proparolanto de la Ĉina Projekto de Kunhoma Spacoflugo anoncis, ke en la meza tagdeko de junio Ĉinio lanĉos la kosmoŝipon Shenzhou-10, kaj 3 astronaŭtoj vizitos la kosman laboratorion Tiangong-1.

Tiutage la kombinaĵo de la kosmoŝipo kaj la modifita raketo Longa Marŝo 2F estis transportitaj al la kosmodromo. Tio markis, ke la lanĉo jam eniris en la periodon de la fina preparo.