Ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de kostarika Leĝdona Asembleo
  2013-06-04 18:19:50  Yu Rongkang

Xi Jinping diris, ke la kostarika popolo persistas en la evoluiga vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj, kaj Ĉinio deziras al Kostariko pli grandajn atingojn en la evoluigo. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Kostariko havas malsamajn naciajn kondiĉojn, tamen ambaŭ estas en la grava periodo de evoluigo; la du landoj alfrontas novajn disvolvajn ŝancojn; Ĉinio volas ĉiuflanke antaŭenigi kunlaborojn kun Kostariko en diversaj kampoj por feliĉigi la dulandajn popolojn.


1 2