Ĉina prezidanto prelegis en meksika senato
  2013-06-06 17:22:48  Yu Rongkang

La 5an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu oficiale vizitis Meksikon, faris en la meksika senato la prelegon "akceli komunan disvolviĝon, kune krei belan estontecon".

Xi Jinping emfazis, ke disvolvante la duflankajn rilatojn, Ĉinio kaj Meksiko devas turni la atenton al la kunlaboro kaj vizaĝi al la mondo; la du landoj devas kunlabori, kune krei la estontecon kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon. Li rimarkigis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko estas en la periodo de grava ŝanco de rapida disvolviĝo, tial la du flankoj devas grimpi sur altan lokon por vidi foran pejzaĝon, progresi kun la tempo, kaj puŝi la partnerecon de ĉiuflanka kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko al nova kaj pli granda disvolviĝo.

1 2