Jiaolong subakviĝos dum sia unua eksperimenta aplikata navigado
  2013-06-17 18:36:17  Yu Rongkang

Vespere de la 16a de junio surloka komandejo de la unua eksperimenta aplikata navigado de la ĉina batisfero Jiaolong anoncis en gazetara konferenco, ke en la 17a de junio Jiaolong faros la unuan subakviĝon en ĉi-foja navigado por eksperimenti long-bazlinian lokotrovan sistemon. La subakviĝo superos 1 000 metrojn kaj daŭros ĉirkaŭ sep horojn.