Kroatio celebris sian membriĝon al EU
  2013-07-01 19:14:21  Yu Rongkang

Vespere de la 30a de junio en Zagrebo okazis ceremonio celebra al la membriĝo de Kroatio al Eŭropa Unio. Al la ceremonio ĉeestis 15 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj el membroj de EU kaj najbaraj landoj, dekoj da parlamentaj prezidantoj, Manuel Durao Barroso, prezidanto de Eŭropa Komisiono kaj aliaj oficistoj de EU. Kroata prezidento Ivo Josipovic diris en la ceremonio, ke membriĝo al EU estas la garantio de paco kaj stabileco de Kroatio. Li esperas, ke EU ne haltigu siajn paŝojn de la vastigo, sed malfermu plu la pordon al ĉiuj landoj kaj popoloj de Eŭropo por kune dividi la revon kaj estontecon de Eŭropo.