Xi Jinping emfazis akceli kunlaborojn kun landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj
  2013-07-02 19:33:42  Ĝoja

La 2-an de julio en Pekino, Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto, intervidiĝis kun Victor-Viorel Ponta, rumana ĉefmnistro, kiu celas partopreni en konferenco de gvidantoj de Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orientaŭropaj. En la intervidiĝo, Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volas kune kun la 16 landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj senĉese esplori kunlaborajn manierojn, sufiĉigi enhavon, altigi skalon kaj nivelon kaj gajni pli da fruktoj por granda evoluado de la duflankaj rilatoj.

Victor-Viorel Ponta diris, ke la rumana flanko volas esti la plej bona kunlabora partnero de Ĉinio en Eŭropo, esperas akceli la dulandajn rilatojn okaze de la 65-jariĝo de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro. Kaj la rumana flanko ludos plu pozitivan rolon por kunlaboroj inter la landoj mezorientaj kaj orienteŭropaj kaj Ĉinio kaj por la evoluado de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.