Xi Jinping renkontiĝis kun Nawaz Sharif
  2013-07-05 17:25:43  Xu Yunying

La 4-an de julio en la ŝtata hotelo Diaoyutai en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Nawaz Sharif.

Xi Jinping diris, ke la dulanda amikeco estas solida kaj la du landoj disvolvas ĉiaveteran strategian kunlaboron. Tio estas la komuna valora riĉaĵo de la du landoj kaj ankaŭ la firma bazo de la estonta disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Fortigi la dulandajn partnerajn rilatojn kun strategia kunlaboro estas privilegia orientado de la ĉina diplomatio. Ĉinio kaj Pakistano devas daŭrigi la tradician amikecon kaj altigi pragmatan kunlaboran nivelon. Xi esperis, ke la du landoj fortigos tutecan planadon, stabile antaŭenpuŝos gravajn kunlaborajn projektojn kaj akcelos interkompletecon kaj realigos la komunan disvolvon.

Sharif diris, ke nun Pakistano tutforte disvolvas la ekonomion kaj konservas la enlandan sekurecon. Pakistano volas fortigi kunlaborojn kun Ĉinio sur diversaj kampoj. Al Pakistano estas bonvena investado de ĉinaj entreprenoj.