Forta pluvado trafis la provincon Sichuan
  2013-07-10 17:08:26  Xu Yunying

Ekde la vespero de la 8a de julio la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan suferas pluvegon. Ĝis la nul-horo de la 10a ĉi-monate la forta pluvado suferigis 480 000 homojn, kaj 36 000 homoj estis evakuitaj.

La pluvego estigis kotoŝtonan fluon kaj terlavangon en kelkaj lokoj de la provinco, kaj pluraj pontoj estis detruitaj. En la urbo Jiangyou Kolapsis la ponto super la rivero Panjiang, kaj pro tio perdiĝis 6 aŭtoj kaj 12 homoj.