Wang Yang esprimis esperon pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono
  2013-07-11 16:47:07  Ĝoja

Wang Yang emfazis, ke en la dialogo la du flankoj devas unue teni malkaŝan kaj praktikeman sintenon, rekte fronti al kontraŭdiroj kaj serĉi solvon post klarigo de diverĝoj; due, respekti unu la alian, serioze aŭskulti opiniojn, elkore kompreni starpunkton unu de la alia por krei la medion de egala dialogo; trie, efike regi diverĝojn kaj celi longtempan evoluadon; kaj kvare, serĉi komunajn punktojn, flanken lasante la diferencojn. Li diris ankaŭ, ke la du flankoj devas forte plivastigi komunajn konojn sur la ekonomia kampo, akiri maksimuman efikon kaj efektivajn fruktojn de ekonomia kunlaboro.


1 2