Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Akvomelono "Esperanto" |
Klubaj samideanaj travivaĵoj
Multaj inter ni esperantistoj spertis iom da kluba kaj asocia vivo. Ni bone scias, ke en la nuna mondo ĉiu formo de volontula asociiĝo, kultura aŭ socia, pluiras tra mil malfacilaĵoj. Kompreneble la monda redukto de sociaj kaj kulturaj buĝetoj fare de registaraj institucioj parte kulpas pri tio. Tamen mi opinias, ke la kialo de velkado, dum la lastaj jaroj, de la kluba kaj organizita esperanta agado troviĝas en la fakto, ke ĉefe en la nunaj grandaj urboj, homoj ĉiam pli malfacile povas renkontiĝi samtempe kaj samloke.
Do, se esperantisto estas bonŝanca kaj havas je dispono ne tiom malfacile atingeblan esperantan societon, li nepre devus strebi al ĝia plifortigo. En la esperanta klubo en Tel-Avivo, ni bedaŭrinde spertis dum la lasta jaro forpason de du tre kapablaj kaj sindonaj geaktivuloj. Tamen, malgraŭ tia katastrofo, plenmano da batalantaj gesperantistoj vere strebas daŭrigi la kluban tradicie viglan agadon. Jen ekzemplo:
Malka (esperante: "reĝino") Zemeli estas samideanino nekredeble aktiva kaj firme celstrebanta. Dank' al sia agado en la Akademio de la hebrea lingvo kaj, sekve, al sia aliro al multenombraj registaraj institucioj, ŝi jam havis kelkajn elstarajn atingojn por publike konatigi Esperanton. Antaŭ pli ol du jaroj, ŝi decidis, ke iu noviga agrikultura produkto devus esti oficiale nomata "Esperanto" kaj ekagis! Lastjare en la jara agrikultura foiro, oni oficiale prezentis novan varion de akvomelono nomatan "Esperanto" sed temis ankoraŭ pri eksperimenta kultivado.
Je la komenco de 2013 oni ekkultivadis ĝin grandskale en la dezerto de Aravà. Ni esperis prezenti kaj gustumigi ĝin al la partoprenantoj de la Azia Esperanto-Kongreso, kiu okazis lastaprile en Jerusalemo. Sed la esperantaj akvomelonoj ne estis ankoraŭ maturaj. Ĝuste la tagon antaŭ la tutlanda somera kunveno de ELI (Esperanto-Ligo en Israelo), oni informis nin, ke ni ricevos du akvomelonojn. Kaj fakte el la suda dezerto, pere de nia amiko agronomo, ili vespere atingis Tel-Avivon. Mia misio estis veturi por ricevi ilin kaj tagon poste porti ilin al nia kunveno. Nu, mia tasko ŝajnis tre banala sed nekredeblaj trafikŝtopiĝoj kaŭzis, ke la nura veturado al la alia ekstremo de la urbega areo postulis preskaŭ du horojn.
Bone! Finfine, malfrue vespere, la du alstrebataj kaj grandvaloraj akvomelonoj troviĝis en la kofrujo de mia aŭtomobilo kaj mi ĝoje ekveturis hejmen. Sed "homo proponas kaj Dio disponas", ĉe semafora halto, alia veturilo postkolizii kun mia aŭto kaj, sekve, la kovrilo de mia kofrujo plene blokiĝis. Bonŝance mi ankoraŭ povis veturi kaj atingi mian hejmon.
Kaj kion fari nun? Kiel eltiri la akvomelonojn el la hermetike fermita kofrujo por ilin fridigi? En mia tre malnova Peugeot 306, ja estas aliro al kofrujo tra la postaj renverseblaj sidiloj sed iliaj blokiloj troviĝas ĝuste en la interno de la hermetike fermita kofrujo! Tamen, laŭ la dirmaniero "provi ne malutilas", mi decidis provi renversi la blokitajn sidilojn kaj, laŭ la alia loka dirmaniero " se vi ne sukcesas per forto, provu per pli da forto", mi finfine sukcesis renversi unu el ili kaj forpreni la akvomelonojn.
Do, vi povas vidi en la supraj bildoj kiel, la postan vesperon, en nia tutlanda kunveno ni mondpremiere festis kaj frandis la novajn tre bongustajn akvomelonojn "Esperanto". Des pli, ke temis pri escepta ununura ebleco por gustumi ilin, ĉar ili estas ekskluzive rezervitaj por eksportado.
(Dankon al Amri Wandel kaj ELI)