Belaj memoroj
  2013-07-16 19:26:15  Ĝoja

Rememoroj

La unua UK de mi partoprenita okazis en 1966 en Budapeŝto. Mi estis juna esperantistino kaj havis deĵorajn taskojn dum la tuta UK. Mi estis ege ekscitita, ke ĉio fluu glate kontraŭ mia necerteco. Grandioza travivaĵo mia estis aŭdi la Esperanto-himnon dum la inaŭguro, kiam 5000 partoprenantoj kantis ĝin kune kun la antaŭkantisto. La tuto estis treege bela, neforgesebla. Pri la UK mi ne havas fotojn. Tie mi konatiĝis kun miaj leteramikoj.

Al la UK en la "ĉarma varma Varna" en Bulgario en 1978, mi ne anonciĝis al UK havante feriadon apud la rivero Danubo. Lastminute mi decidis vojaĝi tien, kiam skribis mia estonia korespondanto Venda LOIV, ke li ŝatus renkonti min en Varna, ĉar li ricevis la unuan elirpermeson de la tiama Sovetunio. Dum la UK-a balo ni alvenis tien, kiam mia edzo kaj mi ne havis tranoktejon kaj aliĝis al nenia programo. Ĉe la pordo al la pordisto mi ĵus klarigis la situacion kaj petis helpon, kiam venis tie iu sinjoro kaj promesis helpi, se sekvatage ni vizitos oficejon de LKK. Tiunokte ni tranoktis ĉe kongresanoj tiel, ke sur 3 litoj ni kuŝis kvinope. Sed alitage la helpema sinjoro vere helpis. Poste evidentiĝis, ke li estis s-ro Humphrey Tonkin, la tiama prezidanto de UEA. Ni pagis ĉe LKK la kongreskotizojn, kaj la LKK mem portigis nin per propra auxto al la tranoktejo ĉe ŝipestro. Ni partoprenis ĉiun programon, krome renkontis ankaŭ mian amikon. Belegaj tagoj estis tiuj tie.

La 94-an UK-n en Bjalistoko atingis mi post 56 hora fervoja vojaĝo, ĉar dume pro tempesto la fervojistoj haltigis nian vagonaron dum du tagoj, ĉar iu trajn-voja arbaro rompiĝis kaj du vicoj de arboj falis sur la fervojajn relojn. Kiam ni alvenis, niaj polaj amikoj jam estis ege nervaj pro nia forresto. Sed fine ni perdis nur unu tagon, sed renkontiĝis kun ĉiu kun kiu ni volis. Kun sinjoroj Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, s-ino Osioka Taeko (la ĉiama organizanto de Internacia Virino Tago de Hirosima el parto de esperantistoj), sinjoro Sosef Shemer (el Israelo), kun la polaj amikoj: Stanislaw Mandrak, Robert Kaminski kaj Halina Komar (estraranoj de PEA), geedzoj Grattapaglia de la Bona Espero el Brazilo kaj kun sinjoro Ludoviko Zaleski-Zamenhof (nepo de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof). Mian renkontiĝon kun Ludoviko Zaleski Zamenhof, gardas nur nia retrevuo NHI la n-ro oktobro el 2009 (http://kiralylajos.uw.hu). Bedaŭrinde ĝin en jpg mi ne havas jam. Elstaraj estas miaj rememoroj pri la renkontiĝoj de la jam konataj kaj nekonataj esperantistoj el la vasta mondo.

Bone estas vivi kaj bone estis ekvivi tiujn kongresajn eventojn.

Elkore s-ino Adrienne Pásztor el Miŝkolc, Hungarujo


1 2 3 4 5 6 7