Registaro prenos rimedojn por fini protestojn de subtenantoj de Morsy
  2013-08-01 17:45:18  Yu Rongkang


(La 26-an de julio en placo Madan Tahrir situis subtenantoj al egipta armeo)

La 31an de julio laŭ la loka tempo la egipta transira registaro faris deklaron, asertante, ke ĝi prenos ĉiujn necesajn rimedojn por fini sidan manifestacion de la subtenantoj de eksa prezidento Mohamed Morsy.

Doria Sharaf al-Din, gazetara ministro de la transira registaro, diris tiutage en televida parolado, ke post esploro pri la nuna situacio de la ŝtata sekureco la kabineto opinias, ke la longedaŭra sida manifestacio de la subtenantoj de Morsy minacas la ŝtatan sekurecon.

1 2