Hosni Mubarak aperis antaŭ tribunalo
  2013-08-26 17:59:21  Selena

La 25-an de aŭgusto tribunalo de la Kriminala Kortumo de Kairo denove faris juĝon al eksa prezidento Hosni Mubarak, kiu estas suspektata pri murdo de manifestaciantoj. Hosni Mubarak aperis antaŭ la tribunalo, tamen la tribunalo faris neniun verdikton. Ĝi konfirmis daton de la sekva juĝo, nome en la 14-a de septembro. La tribunalo ankaŭ deklaris prokrasti la juĝon de Mohammad Badie, gvidanto de la Islama Frateco ĝis oktobro.

1 2