177 homoj mortis aŭ vundiĝis pro teroristaj atakoj en Irako
  2013-09-16 16:20:03  Lina

La 15an de septembro en Irako okazis pluraj perfortaj atakoj. Almenaŭ 44 homoj mortis kaj 133 vundiĝis.

Tiutage en urbo Hilla, 100km sude de la iraka ĉefurbo Bagdado, 3 aŭtobombaj atakoj mortigis 18 homojn kaj vundis aliajn 35. Samtage en ŝijaisma sanktejo Kerbala, 100km sudokcidente de Bagdado, 3 homoj mortis kaj 18 vundiĝis pro aŭtovoja bombatako.

1 2