Wang Yi intervidiĝis kun John Kerry
  2013-09-27 18:13:40  Xiong Shan

Matene en la 26-a de septembro laǔ la loka tempo, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, kiu ĉeestas al la 68-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, intervidiĝis kun usona sekretario John Kerry. Wang Yi esprimis en la intervidiĝo, ke la interkonsiliĝo de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la siria krizo jam gajnis evidentan progreson kaj Ĉinio admiris tion. Ĉinio daǔre klopodos kun diversaj flankoj solvi la sirian krizon per politika rimedo. La du flankoj ankaǔ diskutis pri problemoj koncernaj al Nord-Koreio, Irano, Azi-pacifiko, ktp.