Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono startigis funkciadon
  2013-09-30 15:48:30  Xiong Shan

La 29-an de septembro la ĉina Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono oficiale startigis sian funkciadon. 36 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj estis licencitaj kaj fariĝis la unuaj enirintoj en la zono.

Ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng diris, ke la starigo de Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono havas ege gravajn signifojn por plene profundigi reformadon, pluapaŝe larĝigi malfermon, realigi sisteman renovigon, esplori novajn rimedojn, akumuli novajn spertojn, stimuli ekonomian viviforton kaj krei sisteman dividendon. Per 2- aŭ 3-jara penado oni konstruos la liberkomercan zonon de normala jura medio, oportuna investado kaj komercado, efika superrigardo kaj internacia nivelo. Samtempe oni devas plifortigi kaj perfektigi regadon de riskoj kaj konstrui sekurecan altefikan malferman ekonomian sistemon.