Tuĉpeniko
  2013-10-08 16:13:31  Ĝoja


 Skribi per tuĉpeniko

Laŭ legendo tuĉpenikon inventis Meng Tian, generalo en la Qin-dinastio (221 a.K.—207 a.K.). Iutage, en ĉasado Meng Tian kaptis kelkajn kuniklojn. Vosto de unu kuniklo postlasis zigzagan spuron sur la grundo. El tio Meng Tian havis la ideon skribi en ĉi tiu maniero. Li tondis kuniklajn harojn kaj metis ilin en bambuan tubon, tial naskiĝis la unua tuĉpeniko. La haroj povas enteni inkon kaj el ili malrapide forfluas la inko. La elflukvanto estas taŭga kaj la haroj penikas elaste, tial tuĉpeniko konformas al skribado de ĉinaj ideografiaĵoj konsistaj el strekoj. Pro la invento de tuĉpeniko, skribado de ideografikaĵoj fariĝis kaligrafarto.

Hodiaŭ anstataŭ tuĉpeniko skribiloj kun malmola pinto fariĝis la ĉefaj instrumentoj, sed kiel amiko tuĉpeniko ankoraŭ akompanas ĉinojn kaj ankoraŭ estas la nemankigebla parto de la vivo.


1 2 3