Pilgrimo al la Okcidento
  2013-10-29 15:00:52  Ĝoja


Simio Sun Wukong

La romano fontas en vera historio. Sanzang estis vera eminenta bonzo en la ĉina Tang-dinastio(618-907 p. K.). Li sola meminiciate iris dekmilojn da kilometroj al Hindio por preni sutrojn, spite al sennombraj malfaciloj, kaj finfine revenis kun sutroj. Laŭdante kontribuon de Sanzang, en la romano la verkisto kreis 3 figurojn, inter kiuj la plej fama ĝuste estis la unua disĉiplo simio Sun Wukong. La simio estis justa, kuraĝa kaj saĝa, kaj montris grandan magian kapablon transformiĝi jen en 72 diferencajn figurojn. Survoje la simio Sun brave batalis kontraŭ monstroj kaj demonoj kaj ilin subigis. Ĉinoj ŝatas la simion. La dua disĉiplo Porko Bajie estis bonkora, sed maldiligenta, manĝema, lasciva kaj kruda. Kaj la tria disĉiplo Bonzo Sablo estis honesta, lojala kaj senlace laboranta. Li ĉiam zorgis pri la aliaj pilgrimantoj. Travivinte 81 malfacilojn ili finfine prenis sutrojn.

1 2 3