Barack Obama: fermiĝo de usona registaro influos ekonomion
  2013-10-01 15:42:54  Li Lu

La 30an de septembro, usona prezidento Barack Obama diris, ke se la nekernaj departementoj de la federacia registaro ĉesigis funkciojn en la 1a de oktobro, la vivo de la usona popolo kaj ekonomia kresko estos rapide influitaj. Li diris ankaŭ, ke usona dolaro estas rezerva mono de la tutmondo, kaj usona ekonomio estas bazo de la tutgloba ekonomio. La du partioj de Usono ne devas doni baton al la tutmonda ekonomio pro enlanda financa batalo.

En la sama tago en la Blanka Domo, Barack Obama diris en la provizora gazetara konferenco, ke se la nekernaj departementoj de federacia registaro fermiĝos en la 1a de oktobro, malgraŭ ke la funkcioj de trupoj, landlima defendo, publika sekureco kaj aliaj kernaj departementoj ne estos influataj, tamen tio ankaŭ alportos grandan trafon al ordinaraj civitanoj kaj la prosperanta ekonomio de Usono.