Drako
  2013-11-12 09:26:52  Ĝoja

Ĉinaj bestaj simboloj de zodiako similas al astrologiaj simboloj en la Okcidento. Troviĝas 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara cirklo. 11 estas ordinaraj bestoj, nur drako nereala. Drako estas la magia besto en la ĉina mito. Ĝi flugas, iras, produktas venton kaj pluvon kaj feliĉigas la homaron. Tial en la imago de Ĉinio, drako posedas karakterizaĵoj de multaj aliaj bestoj. Ĝi havas okulojn de omaro, kornaron de cervo, buŝon de bovo, nazon de hundo, vangharojn de katfiŝo, kolhararon de leono, voston de serpento, skvamojn de fiŝo kaj ungegojn de aglo. Drako estas la kombinaĵo de la naŭ bestoj.

1 2 3