Inaŭguriĝis neoficiala konferenco de gvidantoj de APEK
  2013-10-07 18:18:29  Xiao Henggang

La 7an de oktobro en Bali, Indonezio, inaŭguriĝis la 21a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Al la kunveno ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj de la 21 membroj de la organizo, inkluzive de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping.

"Vigligi Azipacifikon esti monda motoro" estas la ĉefa temo de la konferenco. La ĉeestantoj diskutos pri efektivigo de la celo en Bogor, daŭrigebla disvolvo kaj justa kresko, interligo kaj komuniko de Azipacifiko kaj aliaj temoj. Krome ĉiuj partioj pli multe atentas pri interiĝo de regiona ekonomio, sistemo de multborda komerco, reformado de ekonomia strukturo.