Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin
  2013-10-08 14:19:03  Li Lu

La 7an de oktobro en Balio, Indonezio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. La dulandaj ĉefgvidantoj intime interŝanĝis opiniojn pri ĉina-rusa plena strategia amikeca rilato kaj komunaj zorgataj problemoj.

Xi Jinping esprimis, ke tio estas la kvinafoja intervidiĝo de li kun Putin; Tio sufiĉe montris la altnivelon kaj specialecon de ĉina-rusa rilato.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Rusio havas vastan kaj komunan intereson en Azio kaj Pacifiko. Ĉinio volas kunlabori kun Rusio por garantii sekurecon kaj disvolviĝon de Azio kaj Pacifiko.

Putin esprimis, ke nun, rusa-ĉina rilato bone disvolviĝas, la kontakto de la duflankaj gvidantoj oftas, la kunlaboroj en ekonomio kaj komerco, la dulandaj armeoj, humanismo kaj aliaj kampoj pli kaj pli fortiĝas; Rusa-ĉina rilato havas pli vastan venontecon.