Li Keqiang: Ĉinio volas trakti kun Tajlando pri senviza vizito
  2013-10-12 13:03:32  Yu Rongkang

La 11an de oktobro ĉina ĉefministro Li Keqiang prelegis en la tajlanda parlamento. Li anoncis, ke Ĉinio volas intertrakti kun Tajlando pri senviza vizito inter la dulandaj civitanoj kun ordinara pasporto.

Li diris, ke en Ĉinio estas la malnova popoldiro, ke parencoj fariĝas pli intimaj kun oftaj vizitoj. La intertraktado de la du landoj pri senviza vizito de civitanoj kun ordinara pasporto povas faciligi la komunikadon inter la du popoloj, intensigi kulturajn interŝanĝojn kaj feliĉigi la du popolojn.