Ĉina Kungfuo
  2013-12-10 16:33:02  Ĝoja


(Bruce Lee)

Kiam oni parolas pri la ĉina kungfuo, vi certe ekpensas pri Bruce Lee, Jackie Chan kaj Jet Li kaj pri kungfuaj filmoj. Iuj fremdlandanoj estas profunde altiritaj de magiaj movoj kaj venas al Ĉinio por ĝin lerni. Do, kio estas la ĉina kungfuo?


(Jet Li)

La kromnomo de la ĉina kungfuo estas uŝuo, al kiu iom similas karateo. Diversaj luktoj estas ĝia ĉefa enhavo, uzataj en praktika batalado per sinteza uzado de movoj de manoj, kruroj, piedoj kaj korpo kaj de menso. En la ĉina kungfuo Taolu, serio da fiksaj movoj, estas tre grava. Necesas longtempa ekzercado por bona dispono pri Taolu. Cetere, ĉinoj atentas forton kaj korpan kaj mensan, kaj ili profitas de ekzercado de kungfuo. En Ĉinio troviĝas granda nombro da kungfuaj sektoj, kiel konataj Shaolin-sekto, Wudang-sekto kaj Emei-sekto.


(Jackie Chan)

La ĉina kungfuo havas historion de kelkmil jaroj, estas rara kultura heredaĵo akumulita de la ĉina popolo, en ĝi troviĝas kvintesenco de la ĉina kulturo, kavalireca spirito, etiketo kaj nacia morala honesteco. Tial en praktikado de kungfuo oni devas lerni ne nur la movojn sed ankaŭ la kulturon, kiu sin tenas en kungfuo.