Tajĝjiĉjŭano
  2013-12-10 16:22:27  Ĝoja

Praktiki tajĝjiĉjŭanon

Lernado de Tajĝjiĉjŭano

Tajĝjiĉjŭano estas la ĉina tradicia boksarto aŭ sistemo de fizikaj ekzercoj, kiu emfazas ekvilibron, kunordiĝon kaj senfortostreĉon en movoj, kun la celo atingi korpan aŭ mensan regon kaj bonfarton. En tajĝjiĉjŭano movoj estas malrapidaj, mildaj kaj belaj. Praktiki tajĝjiĉjŭanon povas fortikigi la korpon kaj kulturi la menson. Unue, la luksarto baziĝis sur la ĉina filozofio "jin-o" kaj "jang-o" (la du kontraŭaj principoj, nome la virinseksa aŭ negativa kaj la virseksa aŭ pozitiva, en la naturo. Movoj kaj menso estas same gravaj, ankaŭ rapideco kaj malrapideco same gravas. Tajĝjiĉjŭano aspektas malrapida kaj kvieta, fakte ĉiuj malrapidaj movoj celas rapidan lukton, tial la luktarto kombinas la du kontraŭajn energiojn. Due, tajĝjiĉjŭano povas lukti per retiro por marŝo kaj per solvo de atako el malamiko por atako. Kaj trie, uzante la teorion de ĉina tradicia medicino pri meridiano (ĉefaj kaj flankaj kanaloj en la homa korpo por cirkuligi la vitalan energion kaj sangon) oni per tajĝiĉjŭano povas kulturi kaj fortikigi la korpon. Per tajĝiĉjŭano praktikantoj povas pli bone cirkuligi sian sangon, helpas sin koncentri la energion, harmoniigi la korpon kaj vigligi la menson.

Nun tajĝjiĉjŭano estas monde konata pro ĝiaj riĉa enhavo, elegantaj movoj kaj valoro en la fortikigo de la korpo.