Nova estraro en la Akademio de Esperanto
  2013-10-16 09:35:06  esperanto

Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.

Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco.

La nova estraro de AdE estas kvarpersona:

Christer Kiselman, prezidanto

Probal Dasgupta, vicprezidanto

Brian Moon, vicprezidanto

Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo

Bertilo Wennergren, Gramatiko

Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro

Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj

Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo

Paul Gubbins, Literaturo

Probal Dasgupta, Prononco

Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj