Rusa ĉefministro atingis Pekinon por vizito
  2013-10-22 17:39:57  Lina

Invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, rusa ĉefministro Dmitriy Medvedev atingis Pekinon frumatene de la 22a de oktobro, kaj komencis sian 2-tagan oficialan viziton en Ĉinio.

Dum sia restado en Pekino, Dmitriy Medvedev renkontiĝos kun ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Zhang Dejiang. Krome, li ankaŭ faros interŝanĝojn kun ĉinaj retanoj kaj respondos iliajn demandojn.

Krom Pekino, li vizitos ankaŭ Anhui-provincon en orienta Ĉinio.