Kaligrafio
  2013-12-24 17:14:05  Ĝoja


(Praktiki Kaligrafadon )

En la aĝo de 7 ĝis 8 jaroj Wang Xianzhi eklernis kaligrafion de sia patro Wang Xizhi, sanktulo de kaligrafio. Li deziris superi la nivelon de sia patro. Lia patrino sciigis lin, ke por realigi la deziron li devas pene sin ekzerci. Post 5 jaroj li montris al sia patro sian ekzercaĵon. Pri ĝi la patro ne kontentis kaj aldonis unu punkton ĉe la ĉina ideografiaĵo "大", poste redonis ĝin al sia filo. Xianzhi sekve donis ĝin al la patrino kaj demandis: "Mi sin ekzercis jam 5 jarojn, do laŭ vi kia diferenco troviĝas inter mia patro kaj mi?" Serioze rigardinte la ekzercaĵon la patrino montris la punkton kaj respondis: "Nur la punkto similas al skribado de via patro." Tio profunde tuŝis Wang Xianzhi, post tiam li pli pene faris praktikadon, kaj finfine fariĝis fama kaligrafo. Li kaj lia patro Wang Xizhi estis kunnomata "Du Wang" (En la ĉina lingvo, Wang havas la senĉon de reĝo), kaj ili fariĝis la miraklo en la historio de kaligrafio.

1 2 3 4