Al Japanio kaj Rusio okazos konferencoj "du plus du"
  2013-11-02 17:30:29  Xiong Linping

La 2an de novembro al Japanio kaj Rusio okazos la unuaj konferencoj de eksteraferaj kaj nacidefendaj ministroj, nome konferencoj "du plus du". Iuj japanaj amaskomunikiloj komencis pufe reklami la konferencojn per la aserto: "Japanio kaj Rusio mano ĉe mano retenas Ĉinion", sed ĝi tuj suferis la refuton de Ĉinio kaj Rusio ambaŭ.

La 31an de oktobro la proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, esprimis sian vidpunkton, ke la plenampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Rusio estas influata kaj ĝenata de neniu ekstera forto; tio neeblas, ke iuj aliuloj intencas meti "kojnon" en la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio.

Antaŭ tiu tago, ankaŭ la rusa eksterafera vicministro Morgulov Igor severe refutis la distorditan raporton de japanaj amaskomunikiloj. Li diris, ke la konferencoj "du plus du" estis elmetitaj de Japanio, Rusio konsentis diskuti pri diversaj problemoj, i.e. pri la orientazia situacio kaj nordkorea nuklea problemo, sed ne pri Ĉinio.