Ĉina prezidanto renkontiĝis kun kuba ministro pri eksteraj aferoj
  2013-11-08 17:45:04  Yu Rongkang

La 7an de novembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj; nun la internacia situacio estas ŝanĝiĝema kaj kompleksa; ambaŭ estas en ŝlosila periodo de la evoluigo kaj devas antaŭeniri man-enmane por komuna disvolvado; Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Kubo same kiel antaŭe kaj volas antaŭenigi kunlaborojn en gravaj kampoj; Ĉinio deziras al Kubo atingi pli grandan sukceson en la konstruado de socialisma afero.

Rodríguez diris, ke la tradicia amikeco inter Kubo kaj Ĉinio spertis historian provon kaj fariĝis komuna riĉaĵo de la du landoj; la kuba popolo volas daŭrigi kaj disvolvi la amikecon kun Ĉinio, fortigi komunikadon kaj vastigi ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn inter la du landoj.