Altteknikaj talentuloj tajde revenas al Ĉinio
  2013-11-14 15:49:43  Lina

Saluton, karaj amikoj! Pli kaj pli multaj ĉinaj altteknikaj talentuloj, revenintaj de eksterlande, okupiĝas pri aplikado de sciencoj.

"Raporto pri Evoluo de Ĉinaj Talentuloj Revenintaj de Eksterlande 2013" montras, ke 86% de tiaj talentuloj povas trovi postenojn en duonjaro. Ili laboras ĉefe en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj evoluintaj lokoj. Interalie, en Pekino amasiĝas 41,6% de tiaj talentuloj.