Fenikso
  2013-11-18 09:46:51  Ĝoja

En la ĉina tradicia geedziĝa ceremonio novedzino portis luksajn vestojn. La plej okulfrapa parto estas la kapornamaĵo, aspektanta kiel kolora birdo. Kaj la kapornamaĵo estas titolita "feniksa krono". Fenikso estas la reĝo de ĉiuj birdoj en la ĉina legendo. Ĝi havas kapon de pavo, korpon de cigno, flugilojn de ora virkokido. Fenikso estas la sendito de feliĉo. Antikvaj ĉinoj opiniis, ke aperis fenikso nur kiam la socio estas stabila, ekonomio prospera kaj la popolo vivas feliĉe, kaj trezoroj estus trovitaj kie restis fenikso.

1 2 3