Ĉina prezidanto renkontiĝis kun brita ĉefministro
  2013-12-03 17:18:38  Yu Rongkang

La 2an de decembro en Pekino, renkontiĝante kun brita ĉefministro David Cameron, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Britio estas ĉefaj ekonomioj de la mondo kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj; la rilatoj inter la du landoj ne nur rilatas kun disvolvado de la du landoj mem, sed ankaŭ grave influas la tutan mondon. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj Britio povas kompletigi unu la alian ekonomie kaj havas bonan bazon de kunlaboro; Ĉinio nun amplekse profundigas reformadon kaj pordomalfermon, rearanĝas la ekonomian strukturon kaj rapidigas la paŝojn de internacia strategio de entreprenoj laŭ la ĝenerala aranĝo farita en la 3a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ. Li diris, ke la monda ekonomio estas en grava momento de la reprosperigo, kaj la internacia situacio estas tre kompleksa; Ĉinio kaj Britio devas fortigi komunikadon kaj kunlaboron pri internaciaj aferoj, proponi novan koncepton de paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno pri internaciaj rilatoj kaj kune respondi al tutmondaj defioj.

Cameron diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas epokfara evento en la 21a jarcento, ĉar la disvolviĝo ne nur feliĉigas la ĉinan popolon, sed ankaŭ estas grava oportuno por la mondo. Li diris, ke por Britio estas granda komerca oportuno, ke Ĉinio ekspansiigas internan postuladon; la brita registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn al Britio por investado sur la kampoj de infrastruktura konstruado kaj nuklea energio.