Paperfarado---malnova metio
  2013-12-10 15:59:04  Li Lu

Wang Wenhao naskiĝis en paperfarista familio apud persikflora lageto en la gubernio Jing, Anhui-provinco. Nun li trankvile transprenis la familian metion de paperfarado. Familianoj de lia patra generacio komencis lerni kaligrafion kaj pentradon por nutri siajn denaskajn naturojn kaj pli bone kompreni kaj disvolvi la tradician metion.

Kiam mi rigardas provpaperojn de la familio Wang, ilia beleco ĉiam gajnas mian admiron. Kelkaj el ili estas tiel maldikaj kiel cikada flugilo. Wenhao diris, ke la produktkvanto de ilia papero estas malgranda pro multaj kialoj, ekzemple, limigo de materialoj, klimato, medio ktp. Multaj paperfaraj rimedoj ne estis transdonitaj de la antaŭaj generacioj kaj fine malaperis. Li studas paperojn de la dinastioj Song kaj Qing, kolektitajn de lia familio, kaj esperas produkti paperojn per tiuj antikvaj rimedoj.

1 2 3