Ĉina centra registaro plue subtenos Hongkongon
  2013-12-18 17:49:29  Lina

La 17an de decembro en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la centra registaro plue subtenos "Unu Landon, Du Sistemojn" kaj la principon de "la hongkonga popolo administras Hongkongon" kun alta aŭtonomeco.

Li tion diris en renkontiĝo kun Leung Chun-ying, estro de la Speciala Administra Regiono de Hongkongo.

Ĉefministro Li diris, ke la hongkong-a ekonomio milde kreskas kun malalta senlaboreco kaj la socio stabilas fone de la malfacila reprosperiĝo de la monda ekonomio.

Ĉefministro Li elmetis la esperon, ke la registaro de la Speciala Administra Regiono de Hongkongo kaptos ŝancojn responde al defioj kaj tenos stabilan ekonomian kreskon por konservi la gvidan pozicion en akra konkurado.

En la renkontiĝo, Leung Chun-ying raportis pri la lastatempa situacio kaj la lastjara laboro de Hongkongo.