Familia amo pli fortas ol narkotaĵo
  2013-12-18 10:52:37  Li Lu

"Kiam mi eliros, mi unue manĝos kun miaj familianoj, kaj poste kun ili konfidence konversacios." Diris junulo Chen.

Deknaŭ-jara Chen restadis jam 19 monatojn en la Servejo de Deviga Sentoksigado en la urbo Kunming, la provinco Yunnan. Post unu monato li povos eliri el la loko. Sidante antaŭ raportisto, Chen aspektas silenta kaj timida. Nur tiam, kiam servejaj politika komisaro kaj policano sidiĝas ĉe la tablo, li iom sin malstreĉas kaj eldiras siajn konfidencojn.

Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, fininte sian lernadon en la malsupera parto de mezlernejo, Chen senlabore restis en la hejmo. Li alkutimiĝis al narkotaĵo kaj pro tio estis arestita. Poste oni eskortis lin al la sentoksigejo. Laŭ preskribo li devis resti en la loko du jarojn, sed lia bona konduto en la sentoksiĝo helpis al li redukti kvar monatojn. En la venonta monato li povos reveni hejmen kaj kuniĝi kun siaj familianoj.

Kiel konate, la provinco Yunnan najbaras al la fama regiono "Ora Triangulo". Tial ĉi-tieaj homoj tre facile tuŝas narkotaĵojn, kaj eĉ tiuj homoj, kiuj jam sukcesis abstini de drogo, ankaŭ tre facile, estas denove regataj de narkotismo. Por liberigi tiujn toksomaniulojn de toksomanio, la Servejo de Deviga Sentoksigado alprenis la rimedon: enkonduki fortojn de familio kaj de familia amo, kaj per tio helpi ilin rezisti al ekstera allogo. Ĝi do petis, ke familianoj kaj amikoj de toksiĝemuloj bonvolu ilin viziti en la loko. La Servejo de Deviga Sentoksigado situas dek ok kilometrojn fore de la urba centro. Por faciligi la renkontiĝon de toksiĝemuloj kun siaj familianoj kaj amikoj, la sentoksiga institucio konsiliĝis kun aŭtobusa kompanio, ke ĝi malfermu specialan busolinion al la servejo. Ĉiutage vizitantoj venas, kaj la institucio aranĝas renkontiĝon por ili, Kiam narkotisto havas specifan postulon, ekzemple manĝi kun siaj familianoj en difinita loko, la peto estas permesita. Kaj cetere, en aparta festo, la servejo starigas "malferman tagon", en kiu familianoj estas permesitaj eniri en la servejon por viziti sian parencon.

Sinjoro Song, trideknaŭ-jara, antaŭ tri jaroj estis ĉi tie por akcepti altrudan sentoksigadon. En malpli ol du jaroj li sukcesis elimini la narkotismon kaj revenis en la socion. Rememorante la ĉi-tiean sperton, li ne povas ne mencii la Tagon de Patrino en 2011, kiam la servejo invitis cent patrinojn ĉi tien por fari helpon al la homoj, kiuj toksiĝis.

"Tiam venis ankaŭ mia patrino. Mi eldiris miajn ekkompreniĝon pri la nocivo de la preno de narkotaĵo kaj aspiron pri la estonteco, kaj faris la promeson al mia patrino, ke mi, spite al ĉio, apartigos min de narkotaĵo."

Multaj toksiĝemuloj, same kiel sinjoro Song, inspirate de la familia amo decidiĝis sin liberigi de narkotismo.

Por helpi la narkotistojn pli facile reveni en la socion, la servejo aranĝis metian trejnadon, en kiu temas interalie pri te-arto, elektrotekniko, arbarizado, kaj bredado de porkoj, kaj invitis entreprenistojn al la servejo por varbi el ili laborantojn. Danke al tiuj rimedoj, iuj homoj toksitaj jam trovis sian okupon, per kiu ili povas sin vivteni kaj sian familion. Song ja estas unu el ili.

Jam pasis por Song la travivaĵo en la Servejo de Deviga Sentoksigado. En la nuna tempo li havas multajn aspirojn pri la estonteco:

"Ĉar ni havis tiun makulpunkton kaj spertis la malebenan iradon, do oni kutime rigardas nin tra koloraj okulvitroj, kio donas al ni grandan premon… Sed pri la estonteco mi havas grandan esperon. Mi esperas ke mi estos utila al miaj gepatroj, al miaj amikoj, kaj al la socio."

Nuntempe en Ĉinio troviĝas pli ol du mil cent homoj, kiuj devas akcepti altrudan sentoksigadon, sed en efektiveco, estas pli ol du milionoj da homoj, kiuj estas toksitaj de narkotaĵo. Zorgo kaj helpo al tiuj homoj estas ne nur misio de la servejoj de deviga sentoksigado, sed ankaŭ devo de la tuta socio.