Intenca fajrigo ĉe ĉina konsulejo en San-Francisko
  2014-01-02 18:20:56  Yu Rongkang

Vespere de la 1a de januaro estis fajrigita la fronta pordo de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Francisko, Usono, kaj la pordo estis grave difektita.

Je 25 minutoj post la 9a horo vespere de la 1a de januaro laŭ la loka tempo, unu homo descendis el buseto antaŭ la fronta pordo de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Fracisko, kun du siteloj da benzino en la manoj, kaj fajrigis la frontan pordon. Oni jam komencis enketon pri tio.