Finiĝis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto
  2014-01-08 16:44:47  Ĝoja


(Solena malfermo kun maldekstre Privas Tchikpe prez de Kongresa Organiza Komitato kaj dekstre la vicurbestro de Kotonuo)

Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto. Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13 landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj.

Okazis dume 18 prelegoj.

Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.

Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.

La kongresanoj akceptis rezolucion. La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon.

1 2 3